Uzantaj iloj

Retejaj iloj


korfilineto_mia

Korfilineto mia

TekstoRené de CLERCQ
MuzikoEmiel HULLENBROECK
E-tekstoJuul KARNAS
Origina titoloMijn kleen, kleen dochterke

Teksto

Vi estas dika, kiel melo’
kaj vigla kiel la abel’,
Eĉ fulgonigra estas vi,
korfilineto, mia Di’!

Sed nun lavita estas vi,
anĝel’ ne estas blanka pli,
kaj mola estas via vang’,
korfilineto, mia sang’!

Mi levas vin ĉe la aksel’,
okuloj lumas kiel stel’;
malriĉo mia estas for,
korfilineto, mia glor’.

korfilineto_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)