Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kuirejon_mi_rapidis

Kuirejon mi rapidis (Petőfi Sándor)

Muzikopopola melodio
TekstoSándor Petőfi
E-teksto 1Kálmán Kalocsay
E-teksto 2Antono SAMAK
E-teksto 3tradukinto nekonata
Origina titoloBefordúltam a konyhára
MIDIkuirejon_mi_rapidis.mid

Hungara popola kanto, la unua versio tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Ligilo al la listo de kantoj de festivalo: Hungaraj ŝlagroj kaj popolkantoj

Hungara teksto

Versaĵo de Petőfi Sándor

Befordúltam a konyhára,
Rágyújtottam a pipára …
Azaz rágyujtottam volna,
Hogyha már nem égett volna.

A pipám javában égett,
Nem is mentem én avégett!
Azért mentem, mert megláttam,
Hogy odabenn szép leány van.

Tüzet rakott eszemadta,
Lobogott is, amint rakta.
Jaj, de hát még szeme párja,
Annak volt ám nagy a lángja!

Én beléptem, ő rám nézett,
Aligha meg nem igézet!
Égő pipám kialudott,
Alvó szívem meggyulladott.

Teksto 1

Kuirejon mi rapidis

Kuirejon mi rapidis,
Mi la pipon ekbruligis
Estus mi ekbrugilinta,
Se ne estus ĝi brulinta.

Mia pipo brulis bone
Mi ne tiali iris, ho ne.
Mi eniris, ĉar mi vidis,
Ke knabino tie sidis.

La aminda fajron faris.
Jam la fajro gaje knaris.
Sed pli grandaj, brilaj bruloj
Estis ĉe ŝi, en okuloj.

Alrigardis ŝi serene,
Kaj ensorĉis ŝi min plene.
Estingiĝis pip' brulanta
Kaj ekbrulis kor' dormanta
.

Teksto 2

Kuirejon mi eniris

Kuirejon mi eniris,
Kaj la pipon mi bruligis…
Mi ja estus bruliginta,
Se ne estus ĝi brulinta.

Bone fumis pipo mia,
Tentis min afer’ alia!
Mi ekvidis tra la pordo
Belulinon ĉe la forno.

La aminda fajron nutris,
Kaj la fajro flame brulis;
Sed en ŝia okulparo
Pli superas flama fajro!

Mi enpaŝis, ŝi min spektis,
Kaj mi tuj ravita estis!
Pip’ brulanta estingiĝis,
Kor’ dormanta ekflamiĝis.
.
.

Teksto 3

Kuirejon mi eniris

Kuirejon mi eniris,
Pipon fajri mi deziris,
Jes, mi fajrus ĝin per ŝtipo,
se ne brulus mia pipo.

Tiu pipo brulis bone,
Mi ne tial iris, ho ne.
Belulino tie sidis,
Iris mi, ĉar ŝin mi vidis.

La aminda fajron metis,
Ŝtipoj flagre jam kraketis,
Sed pli grandaj flagraj bruloj,
Estis ĉe ŝi en okuloj.

Ŝi min alrigardis arde
Certe sorĉis min rigarde.
Brula pipo endormiĝis,
Dorma koro enflamiĝis.

kuirejon_mi_rapidis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)