Kun florornamita ĉapel'

AŭtoroConr. Rotter
E-tekstoWilhelm Daum
Origina titoloEin Sträusschen am Hute

Teksto

Kun florornamita ĉapel' kaj baston'
Migradas migranto laŭ sorta ordon';
Urbetojn kaj landojn ekvidas okul',
/: Sed iri antaŭen li devas, migrul'. :/

Tre multe da floroj li vidas ĉe l’voj',
Silente li devas formigri sen ĝoj’;
Nelonge lin ravas la dolĉa odor’:
/: Senhalte li devas rapidi ja for. :/

Dometo jen staras ĉe roka montar',
Ombrita de densa tilifoliar';
Tre multe ĝi plaĉas al li por restad',
/: Sed pluen lin pelas senlaca irad'. :/

QR-Kodo
QR-Kodo Kun florornamita ĉapel' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net