Aŭtoro | Conr. Rotter |
---|---|
E-teksto | Wilhelm Daum |
Origina titolo | Ein Sträusschen am Hute |
Kun florornamita ĉapel' kaj baston'
Migradas migranto laŭ sorta ordon';
Urbetojn kaj landojn ekvidas okul',
/: Sed iri antaŭen li devas, migrul'. :/
Tre multe da floroj li vidas ĉe l’voj',
Silente li devas formigri sen ĝoj’;
Nelonge lin ravas la dolĉa odor’:
/: Senhalte li devas rapidi ja for. :/
Dometo jen staras ĉe roka montar',
Ombrita de densa tilifoliar';
Tre multe ĝi plaĉas al li por restad',
/: Sed pluen lin pelas senlaca irad'. :/