Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxar_ankoraux_batas_via_kor

Ĉar ankoraŭ batas via kor´

Ĉar ankoraŭ batas via kor´ estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Esperanta plenumo (2)Amindaj
Tipo nova teksto

Teksto

La fermo de iu pordo ne signifas
ke la ŝancoj neis ĉion al vi.
La fort´ de via intelekto estas decida,
la energio de via animo multe pli.

La dorso de la amikoj ne estas bremso,
nek obstakloj por realiĝo de via pens´.
La firmeco de viaj paŝoj determinas,
ili estas traboriloj kaj martel´.

Levu la manon, amikino.
aŭdiĝu laŭta via voĉ´,
ke la larmoj ne makulu vian mienon,
ĉar ankoraŭ batas via kor´.

La trezoro ne venas en momento,
la trezoro ne estas oro, nek arĝent´ ,
la trezoro estas laboro kaj pacienco,
kaj ĝi estas viaj manoj kaj via mens´.

Diras la diraĵo del´ popolo
ke malfrue estas pli bone ol neniam.
Asertis la konsilo de la avino
ke pacience nur ebliĝas la sukces´.

Levu la manon, amikino,
aŭdiĝu laŭta, via voĉ´.
ke la larmoj ne makulu vian mienon
ĉar ankoraŭ batas via kor´.

Refreno:

Ne ploru, ne, ekpaŝu jes,
kaj fidu je via stel´.
cxar_ankoraux_batas_via_kor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)