Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malaperis_sxafareja_lard-proviz

Malaperis ŝafareja lardproviz'

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoMiloš Raveň
Origina titoloPokapala na salaši slanina
MIDImalaperis_sxafareja_lardproviz.mid

Teksto

Malaperis ŝafareja lardproviz',
lardproviz', lardpro-, lardpro-, lardproviz',
ŝafareja lardproviz'.

Onidire Martin kuris kun valiz',
kun valiz‘, kun va-, kun va-, kun valiz',
Martin kuris kun valiz'.

Martin tamen je Di-Patro ĵu-ĵuris,
ĵu-ĵuris, ĵu-ĵu-, ĵuĵu-, ĵu-ĵuris,
je Di-Patro ĵu-ĵuris.

Kredu, kun la lardo mi ne forkuris,
forkusris, forku-, forku- forkuris,
lardo ne, ne forkuris.

Sur la trabo restis ja eĉ lardŝnuret',
lardŝnuret‘, lardŝnu-, lardŝnu-, lardŝnuret',
restis ja eĉ lardŝnureť.

Pro l'stomako veis li en hejm-sekret',
hejm-sekret‘, hejm-se-, hejm-se-, hejm-sekret',
veis li en hejm-sekret'.

La senkulpan oni tenis hola hej,
hola hej, hola, hola, hola hej,
pro frandemo en porkej'!

malaperis_sxafareja_lard-proviz.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)