Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kvankam_vintro_jam_pasis

Kvankam Vintro Jam Pasis

Aŭtoras Oĉjo Dadaev

Teksto

Kvankam vintro jam pasis,
Sed la vojon plu kovras la neĝo.
Kiel tio okazis?
Kial min katenigis la streĉo?
Kaj la trajno al vi
Malaperis el mia horaro.
Restis nur iluzi'
Kaj en mia notlibro eraro.
Ne preparas mi aĵojn
Por veturi al tiu direkto.
Miliono da paŝoj -
Tio estas ne mia elekto.
Tio estas destin'.
Kaj la vojo min vokas al starto.
Ja ne vidis mi vin
Post disiĝo komence de marto.

kvankam_vintro_jam_pasis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)