Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kvaropa_am_en_barcelon

Kvaropa am’ en Barcelon’

Teksto

Ne revenos iam ajn la sama magio
Ni forgesu pri ĉia esper’
Ni ne strebu ĉiakoste al strategio
Por ke ree vivu la sama vesper’

Refreno:

Duone konscia
Sub veter’ de London’
Trioble gracia
Kvaropa am’ en Barcelon’

Pli longdaŭra rilat’ estus nur iluzio
Estas la fulmeco de la ver’
Eĉ se restas en ni sento pri elizio
Plu sonoras la tondro de tiu vesper’

Eksteraj Ligiloj

kvaropa_am_en_barcelon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)