La aksoj de la ĉareto

Origina titolo: Los ejes de mi carreta

Teksto

Ĉar mi la aksojn ne ŝmiras,
jen homa mallaborem'.
(2-foje)

Se min knarado altiras,
ŝmirad', senutila tem'.
(2-foje)

Mi ne bezonas silenton,
neniun pensado celas.
(2-foje)

Min ne plu logas la tento,
homaro jam ne min pelas.
(2-foje)

Estas afero tro teda
senĉese sekvi la vojon,
(2-foje)

pluiri fojon kaj fojon
en mia solec' obseda.
(2-foje)

La aksojn de la ĉareto
neniam plu ŝmiros mi.

QR-Kodo
QR-Kodo La aksoj de la ĉareto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net