Origina titolo: Los ejes de mi carreta
Ĉar mi la aksojn ne ŝmiras,
jen homa mallaborem'. (2-foje)
Se min knarado altiras,
ŝmirad', senutila tem'. (2-foje)
Mi ne bezonas silenton,
neniun pensado celas. (2-foje)
Min ne plu logas la tento,
homaro jam ne min pelas. (2-foje)
Estas afero tro teda
senĉese sekvi la vojon, (2-foje)
pluiri fojon kaj fojon
en mia solec' obseda. (2-foje)
La aksojn de la ĉareto
neniam plu ŝmiros mi.