Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_angxelo

La anĝelo

MuzikoRichard Wagner
TekstoMathilde Wesendonck
E-tekstopastro B. Lösche
MIDIla_angxelo.mid

El Aldono al “Tra la mondo II”

Teksto

Iam kiel infaneto
ravis min la rakoneto
pri la tervizit' anĝela
el la ĝojo superstela.
Kie koro turmentita
ĝemas tute mond' kaŝita
kie ŝajnas sensangiĝi
kor' kaj kun plorad' perdiĝi;
kie savon, savon nur kor'
petegas el terur';
tien venas la anĝel',
levas ĝin al la ĉiel'
Estis ankaŭ min anĝel' serĉanta!
Flugas per flugil' lumanta
malproksimen de l' dolor'
nun ĉielen mia kor'.

la_angxelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)