Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_destin

La destin'

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Teksto

La destin'…
Kompatu, dioj, prenu ĝin!
Homa sin'
Enhavas sentojn nure kvin.

Ne, ĝis la fin'
Ĉiu rutin' fremdas min.

Dum nigra splen',
Aŭ ŝtorma vent' – male,
Amikoj cent'
Ne lasos min fali.

Firma uni'
De proksimaj al ni.
Ne timas mi,
Min timigas neni'.

Fide al Ter' alpremos mi koron –
Mia amik', ĉu pulsas ĝi fore?

Dorna voj' –
De l'trompoj kaj mensogoj ĉen'.
Kaj malĝoj'…
Sed mi ja tion volis mem.

Por frata rond' –
Mia kant', mia fort'.
Kaj en la kant' –
Mia loto kaj sort'.

Ho, mia ĝoj' kaj la malĝoj' - kanto.
Dum vivovoj' ne venkos min vanto.

la_destin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)