Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_eta_ocxjo

La eta oĉjo

MuzikoMelodio de: Den lille Ole
TekstoH. C. Andersen
Esperanta tekstoN. P. N.

Teksto

La eta Oĉjo kun la ombrelo
Infanoj konas lin de l’ fabelo,
Vespere venas li por vizit'
Al ĉiu eta infana lit'.

Li sternas sian ombrelon tiam,
Komforton kreas ĉe l’ lito ĉiam.
En sonĝo poste rakontas li
Fabelojn ĉarmajn al ĉiuj vi.

Kaj se dumtage vi bonaj restis
Kaj al gepatroj afablaj estis,
Vi ĝoje dormas kaj sonĝas tre
Pri bela, ĉarma, malgranda fe'.

la_eta_ocxjo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)