Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fabela_rakonto_pri_milda_dudu_kaj_la_malafabla_regxo_de_bragxujo

La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: « La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn. » Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.

Dudu studis kaj studadis senhalte.

Refreno:

Dudu
Daŭre studadu
Kuraĝe vadu
Tra la ĥaos’


Dudu
Digne ludadu
Moku pri la du-
binda etos’


Dron- dron-
igu la kadron
Igu kvadraton
Perfekta rond’


Don- don-
Donu la nordon
Kaj vian ordon
Al nia mond’

Post kelkaj jaroj, Dudu trovis la solvon. Ri desegnis planojn de lasero, kiu havos la povon pacemigi ĉiujn homojn. Sufiĉos pafi iun ajn per ĝi por tuj forigi ĉiun perfortemon de tiu. La sekreto de tia povo estas, ke la laseroradio estos rozkolora. Sed por konstrui tian laseron, Dudu bezonis monon. Nu iam okazis, ke la reĝo de Braĝujo venis al Dudu kaj diris: « Mi bezonas laseron. Mi donos multegan monon al vi por ĝin konstrui. Kaj ĉar ĝi utilos por mortigi ĉiujn miajn malamikojn, tiu lasero devos esti nigra. Hahaha! ». Dudu tute ne intencis akcepti. Tamen ri diris al la reĝo, ke ri bezonas tempon por pristudi la proponon.

Dudu pristudis kaj pristudadis senhalte.

Refreno

Post kelkaj tagoj, Dudu trovis la solvon. Al la reĝo de Braĝujo, ri diris: « Via timiga moŝto, mi akceptas vian proponon kaj konstruos nigran laseron por vi. Kaj mi eĉ povas fari pli bone. Por pli facile surprizi viajn malamikojn, mi konstruos nevideblan laseron. ». « Nevideblan? » demandis la reĝo « Ĉu ĝi ja povos esti kaj nigra kaj nevidebla? ». « Jes ja! » respondis Dudu. « Imagu, ke mi nevidebligu vian kronon. Ĉu ĝi ne daŭre estos ora? » La reĝo tre entuziasme jesis la proponon kaj donis la monon. Tiam Dudu ekstudis la teoriojn de la nevideblaj laseroj. Ria nova celo estis konstrui nevideblan rozkoloran laseron.

Dudu studis kaj studadis senhalte.

Refreno

Post kelkaj monatoj Dudu estis konstruinta centojn, milojn da nevideblaj rozkoloraj laseroj kaj disdoninta ilin al la tuta militistaro de Braĝujo. Kelkaj semajnoj sufiĉis, por ke malaperu ĉiuj malamikoj de Braĝujo: ili ĉiuj iĝis amikoj! Anstataŭ batalojn, oni organizis festojn kaj amkunsidojn. Kiam la reĝo furiozege iris al Dudu por mortigi rin, Dudu pafis rin per sia plej forta rozkolora lasero. Subite, la reĝo enamiĝis pri Dudu kaj ekkaresis rin. De tiam, ili kun multaj karesemaj amikoj kunloĝas en la reĝa palaco. Kaj kiam ri ne estas okupita pro karesado,

Dudu studas kaj studadas senhalte.

Refreno

Eksteraj ligoj

la_fabela_rakonto_pri_milda_dudu_kaj_la_malafabla_regxo_de_bragxujo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)