Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_farmistedzino

La farmistedzino

Esperanta tekstoM. C. BUTLER
Tipotraduko
Originala plenumoY Saith Gysgadur (Dadl Dau)
Originala tekstoW. MAYNARD

Teksto

Iam edzo kaj edzin'
konstante disputadis,
bruis ĝis la taga fin'
kaj lange bataladis.
“Nun,” diris ŝi,
“cedu al mi,
aŭ mi vin admonos!”
“Ne!” diris li,
“kredu al mi:
neniu min ordonos.”

Knaboj ĉe rikolta fin'
postkuris la knabinojn:
ŝi ekvidis ankaŭ lin
ĉasadi junulinojn.
“Jen!” diris ŝi,
“restu ĉe mi,
for junulan rolon”!
“Ne!” diris li,
“aŭdu al mi:
mi faros mian volon!”

Longaj jaroj pasis jam
ĉe malpacado tia;
ĝis venkite de la am'
ŝi diris: “Edzo mia,
ŝajnas al mi,
kara, ke vi
saĝon jam komprenis!”
“Jes,” diris li,
“same pri vi!”
Do paco fine venis!

la_farmistedzino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)