Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_floroj

La floroj

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloBlommorna

Teksto

Arbaraj floretoj! Mi plendas al vi.
/: Sekreton amaran konservu al mi! :/
La amsuferadon en tiu moment'
/: al vi mi rakontu en fida silent'. :/

Sed eble vi kronos la bruston al ŝi.
/: Vi tiam alflustru saluton de mi! :/
“Kun koro fidela li amas nur vin,
/: sed timas paroli al sia amatin'. :/

Velkitaj floretoj! Ne plu bonodor'!
/: De l' brusto ŝi prenos kaj ĵetos vin for. :/
Sed — donos ofere ŝi vin al riveret',
/:ho, sekvu vin malsupren ja mia amsekret'! :/

la_floroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)