Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gaja_kunulo

La gaja kunulo

MuzikoKERN
Esperanta tekstoA. SPROECK
Tipotraduko
Originala titoloO singt mir ein Lied

Teksto

Eksonu la kanto, adiaŭ al vi!
Plenigu pokalon ĝis rand',
Kaj roza knabino, kiseton al mi!
Adiaŭ, foriras migrant'.

Kun ĝojo mi iras tra bela mond',
Vaganto pro arda pasi'.
Kaj kie logetas min vina font'
Tutkore mi estas ĉe ĝi.

Ne premas mizero nek zorgo min,
Ne premas en ujo moner',
La vivon, facila mi taksas ĝin,
Kaj gaje migradas sur ter'.

Jen kantas la birdoj en verdarbar',
Jen brilas la sun' al migrul',
Kaj ĉie bonvena al la homar'
Ja estas la gaja kunul'.

la_gaja_kunulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)