Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gramatiko



La gramatiko

Teksto

Refreno:

La gramatiko en esperanto
facila estas, ni lernas ĝin,
per simpla aldono al la radiko
de la finaĵo, ni konas ĝin.

La substantivo finiĝas per “o”
la adjektivo finiĝas per “a”
devena adverbo finiĝas per “e”
kaj artikolo estas nur “la”.

Refreno

Verbo nuntempa finiĝas per “as”
pasinta tempo finiĝas per “is”
venonta tempo finiĝas per “os”
kaj la pluralo estas per “j”.

Refreno

Ordona modo finiĝas per “u”
kondicional' finiĝas per “us”
infinitivo finiĝas per “i”
kaj la pronomo estas kun “ĝi”.

Refreno

Se ni demandas, komencu per “ĉu”
akuzativo finiĝas per “n”
afiksoj helpas al vortoproviz'
kaj gramatikon konas jam ni.

la_gramatiko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)