Teksto | E. Kohei ROSARIO |
---|---|
Muziko | Domingo Federico |
Refreno:
La gramatiko en esperanto
facila estas, ni lernas ĝin,
per simpla aldono al la radiko
de la finaĵo, ni konas ĝin.
La substantivo finiĝas per “o”
la adjektivo finiĝas per “a”
devena adverbo finiĝas per “e”
kaj artikolo estas nur “la”.
Refreno
Verbo nuntempa finiĝas per “as”
pasinta tempo finiĝas per “is”
venonta tempo finiĝas per “os”
kaj la pluralo estas per “j”.
Refreno
Ordona modo finiĝas per “u”
kondicional' finiĝas per “us”
infinitivo finiĝas per “i”
kaj la pronomo estas kun “ĝi”.
Refreno
Se ni demandas, komencu per “ĉu”
akuzativo finiĝas per “n”
afiksoj helpas al vortoproviz'
kaj gramatikon konas jam ni.