Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_jaro_dudek

La jaro dudek

MuzikoGeorge BAKER
Esperanta tekstoLa VIPoj
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoGeorge BAKER
Originala tekstoGeorge BAKER

Dum la internacia vespero de la reta JES 2020/21 la VIPoj verkis kaj prezentis tiun ĉi ĝojigan kanton.

Teksto

Jes, mi havis grandajn planojn / feriumi dum somer‘
Je la fino ne plu eblis / eĉ eliri dum vesper‘

Rekantaĵo:

Venis la kronviruso / resti en hejmkvaranten‘
Venis la kronviruso / festi en propra ĝarden‘
la jaro dudek / ĝi estis nur fek‘

Do en hejma izoliĝo / trankviliĝi provis mi
sed min ĝenis homamaso / kun konspiroteori‘

La scienco nin instruis / Sed ne lernis politik‘
Pri regado dum la krizo / Ja abundas la kritik‘

Rekantaĵo

Nun alvenis dudek unu / kaj pretiĝas la vakcin‘
multaj plendas pri limigoj / tamen mem ne volas ĝin

Rekantaĵo

Eksteraj ligoj

la_jaro_dudek.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)