Muziko | George BAKER |
---|---|
Esperanta teksto | La VIPoj |
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | George BAKER |
Originala teksto | George BAKER |
Dum la internacia vespero de la reta JES 2020/21 la VIPoj verkis kaj prezentis tiun ĉi ĝojigan kanton.
Jes, mi havis grandajn planojn / feriumi dum somer‘
Je la fino ne plu eblis / eĉ eliri dum vesper‘
Rekantaĵo:
Venis la kronviruso / resti en hejmkvaranten‘
Venis la kronviruso / festi en propra ĝarden‘
la jaro dudek / ĝi estis nur fek‘
Do en hejma izoliĝo / trankviliĝi provis mi
sed min ĝenis homamaso / kun konspiroteori‘
La scienco nin instruis / Sed ne lernis politik‘
Pri regado dum la krizo / Ja abundas la kritik‘
Rekantaĵo
Nun alvenis dudek unu / kaj pretiĝas la vakcin‘
multaj plendas pri limigoj / tamen mem ne volas ĝin
Rekantaĵo