E-teksto | Paul Bennemann |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | La Suissesse au bord du lac |
Dolĉa odoro leviĝas el la floroj,
milde la nokto klinas sin al la ter'.
Nur per plej brilaj lumoj kaj koloroj
alpoj-pintoj sin ornamas je l' vesper'.
Rekantaĵo:
Kara Svisujo, mia hejmland'!
Ĉiam ankaŭ en malproksimo
vin gloras mia kant'.
Gaje promenu kun manoj interplektitaj;
dolĉe aŭdiĝu kelka frata vort'.
Kantoj eksonu! Ĉarme reĵetitaj
ili tuj revenos de la laga bord'.
Rekantaĵo
Hela la luno jam tie supreniras,
venas al ni arĝenta ĝia bril'.
Aŭdu — de l' monto kornosonoj tiras
nin al hejmo, al ripozo en trankvil'.
Rekantaĵo