Muziko | Tradicia muziko |
---|---|
Esperanta teksto | Nanne KALMA |
Esperanta plenumo | Kajto |
Skiflan muzikon ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
Skiflan muzikon ludu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
Bategadon sur la banĝon ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
Sur la banĝon tamen bategu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
Zimbalonon zumantan ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
La zimbalonon tamen zumigu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
(Maristoj! Ne, ne!)
Gitarhurladon ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
La gitaron tamen hurligu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
Violonjelpadon ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
La violonon tamen jelpigu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
Mandonlintremadojn ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
Per la mandolin' ja furiozu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
Akordiono-sonojn ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
Sur la akordiono virtuozu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
Plezurmuzikon ne permesas Panjo (dufoje)
Ignoronte la malpermeson de ŝi
Plezurmuzikon ĝuu ni
Malgraŭ la lamentado de Panjo
(Forglutigu la tegmenton!)