Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_juna_batalanto

La juna batalanto

Esperanta tekstoAug. SCHWENK
Tipotraduko

Teksto

Batalon iris ruĝfrontan'.
Patrinon lasis li.
Kaj kiam venis lasta hor'
Ŝi prenis lin al sia kor'
Kaj flustre sonis ŝia vort'
Fidele agu ĝis la mort'.

Ekiĝis sanga la batal'.
Ne cedas unu front'.
Ne cedas ili en ribel'
Servante al noblega cel'.
Ilia sange ruĝa flag'
Instigas ja al plua ag'.

Ĉe Böllberg estis la batal'.
Flirtadis ruĝflagar'.
Neniu skrib' per unu fraz'
Raportas pri l' heroa kaz':
Por Spartakus mortfalis sen
Plendeto la proletoj jen.

La flagportanto falis tuj.
Nur dekokjaris li.
“Saluton kara al patrin'!
Ŝi ne pro mi turmentu sin.
Al Spartakuso je honor'
Mi donis mian vivon for!”

la_juna_batalanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)