Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_juna_gvardio

La juna gvardio

Muzikomelodio de: Wij zijn de jonge garde van 't proletariaat
Esperanta tekstoN. NEKRASOV
Tipotraduko

Teksto

Antaŭen, kamaradoj,
Renkonte al aŭror'!
Per kugloj kaj grenadoj,
Ni barojn puŝos for!
Kuraĝe tenu ni en star'
Standardon de la junular'.

Rekantaĵo:
Gvardio juna estas
Ni de l’ laboristar'!

Ja peze nin turmentis
Labor' de l’ juga spec'.
Junecon ni ne sentis,
Sub premo de sklavec'.
En la animoj portis ni
Katenojn de la tirani'.

Rekantaĵo

Kaj, fluigante ŝviton
En la laborinsist'
Liveris ni profiton
Al la kapitalist'.
Sed tiu malliber' en fin'
Al la batal' instigis nin.

Rekantaĵo

Ni levas la standardon
Kaj vokas kun fervor'.
Aliĝu avangardon
De l' regno de l’ labor',
Por regu la Laboro nun
Kaj ĉiuj vivu en komun'!

Rekantaĵo

la_juna_gvardio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)