Kantas | Martin & la talpoj |
---|
Super mia kapo ĉiam estas nub'
daŭra cerbumado kaj ĉiama dub'
ĵetas ombron al la lor'
ho mia kor'
Refreno:
sed kiam bluas la ĉielo
dum momentoj malavaraj
mi gustumas feliĉon
en la park' kun miaj karaj
miaj karaj
karaj vi
vivo estas stranga, sed mi ne zorgas nun
sub la verda arbo kaj somera sun'
kun bona kompani',
karaj vi
Refreno
Refreno