Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kabano_cxe_l_marspac

La kabano ĉe l' marspac

Esperanta tekstoCorry de COCK
Tipotraduko
Originala titoloHet hutje aan de zee

Teksto

Bildojn el infanaj jaroj
El libera la junec',
Mi revidas en memoro
En kviet' kaj trankvilec'.
Mi travivas tiujn tagojn
Feliĉplenajn, dolĉa pac'!
/: Kiom ĝoje mi vekiĝis
En kabano ĉe l’ marspac'! :/

Mi revidas en imago
Horojn sur fenestrobret',
Kaj la strandon kie serĉis
Konkojn mi en lumbrilet'.
Mi resentas vivmatenon,
Reaŭdiĝas dolĉminac'
/: Panja, dum ŝi min kuŝigis
En kabano ĉe l’ marspac'. :/

Kion plue mi travivos
En feliĉ', aŭ malgajec,'
ĉiam mi vin ĉie laŭdos,
Kara loko el l’ junec'.
Estos mia lastdeziro,
Ke mi en kvieta pac'
/: Ripozigu lacan kapon
En kabano ĉe l’ marspac'. :/

la_kabano_cxe_l_marspac.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)