Esperanta teksto | Corry de COCK |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Het hutje aan de zee |
Bildojn el infanaj jaroj
El libera la junec',
Mi revidas en memoro
En kviet' kaj trankvilec'.
Mi travivas tiujn tagojn
Feliĉplenajn, dolĉa pac'!
/: Kiom ĝoje mi vekiĝis
En kabano ĉe l’ marspac'! :/
Mi revidas en imago
Horojn sur fenestrobret',
Kaj la strandon kie serĉis
Konkojn mi en lumbrilet'.
Mi resentas vivmatenon,
Reaŭdiĝas dolĉminac'
/: Panja, dum ŝi min kuŝigis
En kabano ĉe l’ marspac'. :/
Kion plue mi travivos
En feliĉ', aŭ malgajec,'
ĉiam mi vin ĉie laŭdos,
Kara loko el l’ junec'.
Estos mia lastdeziro,
Ke mi en kvieta pac'
/: Ripozigu lacan kapon
En kabano ĉe l’ marspac'. :/