Tipo | traduko |
---|
Reĝ' Kristjan staris ĉe la mast'
en pulva fum'.
La glavon uzis li kun fort',
por malamik' terura vort'.
Pereis ĉiu gota mast'
en pulva fum'.
“Forkuru”, sonis laŭta kri',
/: “Ni venkos kontraŭ Kristjan ni :/
per glav'!”
Ci, Dana voj' al glor' kaj pov',
blunigra mar'!
Akceptu min; sentima mi
danĝeron vidas, — kiel ci
nur ridas je l' ventega pov',
blunigra mar'!
Rapide, tra brueg', batal'
/: kaj venko, min konduku al :/
la tomb'!