Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kaprino

La kaprino

Esperanta tekstoS.
Tipotraduko de infana kanto
Originala titoloLa chèvre

Teksto


1 Revenis la kaprin', kaprica estis ĝi,
Germane parolante, for el Hispani'.

Refreno:

Svingiĝanta vost,
Rodanta dentseri',
Svingiĝanta vosť,
Rodanta dentseri'.

2 Germane parolante for el Hispani',
Hazarde kampon iris ŝi en Normani'.

3 Hazarde kampon iris ŝi en Normani',
Brasikon tie ŝtelis sen ceremoni',

4 Brasikon tie stelis sen ceremoni',
Kaj parton de poreo kaj de endivi'.

5 Kaj parton de poreo kaj de endivi',
Do, juĝe asignita ŝi en Normani.

6 Do, juĝe asignita ŝi en Normani',
Aperis kaj sur benkon jen eksidis si.

7 Aperis kaj sur benkon jen eksidis si,
Malfermis kodon nun, rigardis tuj en gi.

8 Malfermis kodon nun, rigardis tuj en ĝi,
Komprenis, ke ne temas pri am-idili'.

9 Komprenis, ke ne temas pri am-idili',
Tra l’pordo ŝi ekfuĝis tuj al Varsovi'.

la_kaprino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)