Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kozako

La kozako

Aŭtorolaŭ pola popolkanto St. Moniuszko
E-tekstoA. Grabowski
Originala titoloTam na górze jawór stoj
MIDIla_kozako.mid

Noto: Stanisław Moniuszko — eminenta komponisto, patro de la pola nacia operarto, aŭtoro de multaj kantoj.

Teksto

Sur monteto tie staras verda la acero;
mortas juna la kozako sur la fremda tero:
„Mortas mi en fremda lando, venas mia fino —
/: do alvoku la partinon, mia amatino! :/

Kaj alvenis la patrino, venis patrineto;
turnis palan la vizaĝon kontraŭ la fileto:
„Ho fileto, mia kara, devis vi perei —
/: ĉar ne volis vi konsilojn de l' patrin' obei! :/

„Mi vin petas, patrineto, bele enterigu:
oni batu sonorilojn kaj orgenludigu;
sed ne gvidu min al tombo pastroj, nek diakoj —
/: nur en teron ukrainaj metu min kozakoj!“ :/

la_kozako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)