Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_krokodilo

Enhavtabelo

La krokodilo

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoLydia ZAMENHOF
MIDIla_krokodilo.mid
Muzikofranca popolkanto
E-tekstoFransoazo Oazo

Teksto

La krokodil' irante al milito
Al la idar' adiaŭ diris ĵus.
Foriris ĝi muĝante kun ekscito,
Pri elefanto pensis ĝi kun ruz'.

Rekantaĵo:

Se la kro-kro, kro-la-kro-kro,
Kro-la-krokodilo
Malaperis for en Nil' -
Ni ne parolu plu.
O-e-o o-e-o-e-o o o o

Murmuris ĝi militan marŝon glute,
Inter la dentoj vortoj restis for.
Kiam la faŭkon ĝi malfermis tute
La malamikoj tremis en la kor'.

Rekantaĵo

Ĉe Nilo-bordo zumas ĝia kanto
Kaj ĉio tremas ĉe la bord de Nil'.
Kaj jen - subite venis elefanto
Kaj malaperis brava krokodil'!

Teksto

La krokodil' irante al kongreso
Al la idar' konsilojn diris ĵus.
Foriris ĝi muĝante kun ekscito,
Pri elefanto pensis ĝi kun ĝoj'.

Rekantaĵo:

Se la kro-kro-kro, la-kro-kro-kro,
la krokodilo
Malaperis for en Nil'
Ni ne parolu plu.
O-e-o o-e-o-e-o o o o

Murmuris ĝi la Esperantan himnon,
Inter la dentoj vortoj ŝvebis for.
Kiam la faŭkon ĝi malfermis tute
La infanar' kunkantis en akord'.

Rekantaĵo

Ĉe Nilo-bordo zumas ĝia kanto
Kaj ĉiuj vigle akompanas ĝin.
Kaj jen - subite venis elefanto
Kaj malaperis ĝia gramatik'!

la_krokodilo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)