Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Lydia ZAMENHOF |
---|
La krokodil' irante al milito
Al la idar' adiaŭ diris ĵus.
Foriris ĝi muĝante kun ekscito,
Pri elefanto pensis ĝi kun ruz'.
Rekantaĵo:
Se la kro-kro, kro-la-kro-kro,
Kro-la-krokodilo
Malaperis for en Nil' -
Ni ne parolu plu.
O-e-o o-e-o-e-o o o o
Murmuris ĝi militan marŝon glute,
Inter la dentoj vortoj restis for.
Kiam la faŭkon ĝi malfermis tute
La malamikoj tremis en la kor'.
Rekantaĵo
Ĉe Nilo-bordo zumas ĝia kanto
Kaj ĉio tremas ĉe la bord de Nil'.
Kaj jen - subite venis elefanto
Kaj malaperis brava krokodil'!