La lasta hor' de l' jaro

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoF. Ph. Kiehl
Tiponova teksto

Teksto

La lasta hor' de l’ jaro
eksonas kun gravec'.
Ni trinku do, frataro,
je ĝia pasintec’!
Ĝi estas forsveninta
al la jarar' pasinta.
Ĝi gvidis tra dolor' kaj ĝoj'
nin pluen sur fincela voj'.

L' eterna temp' turniĝas,
ŝanĝiĝas, flugas for.
Ĝi floras, maljuniĝas,
eliĝas el memor'.
Enskrib' kun pen' balbutas
sur tomboj, kiuj mutas.
Riĉec', belec', honor' kaj pov'
perdiĝas en de l’ tempoj blov'.

El gaja amikaro
ne ĉiuj vivas plu,
brilintaj antaŭ jaro
en nia rendevu'.
Jen aro ja foriris.
La morto ĝin forŝiris.
La glasojn nun tintigu ni!
Al ili pacon donu Di'!

Post jaro kuŝos eble
aliaj sub marmor'.
Obeas ĉiu nepre
la mortan vokon: „For!”
Dum ĉiu temp' okazas,
ke arbojn ŝtorm' frakasas.
La postvivantaj je la fin'
memoros kaj priploros nin.

Timegi ne bezonas
bonul' pro sia sort'.
Di' belajn sonĝojn donas
al li post lia mort',
kaj post de l’ vivo peno
li dormos sen ĉagreno.
Lin vekos Di' al bela glor',
al nova viv' sen vivdolor'!

Ni serĉu lecionon,
fratar', en jena vort':
Bonulo trovos bonon
en vivo kaj en mort'!
Por iam nin revidi,
ĉe l’ tron' de Dio sidi
amikoj, estu bonaj ni!
Novjaran benon donu Di'!

QR-Kodo
QR-Kodo La lasta hor' de l' jaro (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net