E-teksto | Franko Luin |
---|---|
Originalo | Los gallos |
Kiam kantas vi, koko nigra,
estas nokt’, estas malhelo.
Sed kiam kantas la koko ruĝ’
ruĝas jam la ĉielo.
Rekantaĵo:
Vent, vento forportu
for mian kanton sinceran.
La kanton eskortu.
Kant’, kanto malfortu.
Por orelo danĝera
la kanto senvortu.
En areno vi renkontiĝis,
bek-al-bek ekster la kaĝo.
La nigra fidis je sia grand’,
la ruĝa je la kuraĝo.
Rekantaĵo
Koko nigra vi ne finvenkis,
via sprono estis pruntita.
La ruĝa koko ja daŭre vivas,
ĝi venkos per volo granita.
Rekantaĵo
Koko nigra, ho koko nigra,
tio estas mia finvorto:
la kokon ruĝan ne venkos vi,
ĝin povas venki nur morto.
Rekantaĵo