E-teksto | Franz-Georg RÖSSLER |
---|
Foriros, aĥ Dio, foriros la somer'.
La mondo blanke vestos sin,
mankados suna ilumin'.
Foriros, foriros la somer'!
Foriros, aĥ Dio, foriros la somer'.
Bruniĝos la plantara verd',
al ni, al bestoj estos perd'.
Foriros, foriros la somer'!