Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kanto_de_l_libro

La kanto de l’ libro

TekstoE. H. Tønnesen

Teksto

En la muta vort' de l’libro
kaŝas sin sagaca fort',
la spirit' en daŭra vibro,
laborilo kontraŭ mort'.
Longaj vicoj sur la bretoj,
jen volumo post volum'
donas solvon de l’ sekretoj —
da satiĝo ega sum'!

Libro, posedaĵo kara,
la kompas' sur mar' de l’ viv',
vojo al estont' pli klara
per pasint' en perspektiv'.
For la tempoj de mizero!
for de mezepoka fum'!
en batalo por libero
helpas nin la libra lum'.

Regas nun la barbareco
en perforto kaj sovaĝ'.
En la nordo ni en deco
persistadas en kuraĝ'.
Per la libro kaj martelo
malgraŭ mort' kaj tirani',
laboristoj, en fidelo
al kulturo restu vi!

la_kanto_de_l_libro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)