Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_maljuna_jim

La maljuna Jim

Teksto

Ni duope veturadis,
mi kaj la maljuna Jim,
el memoro jam elfalis,
kie nia sort' ekligis nin
trans Usono ĉiam kune,
Jim instruis oportune,
lukti kapablis pri la viv',
kion sciu bona hoboe,
grizakape portis tiu vir'

Nin bremsistoj ĉiuj konis
ĉiam kune mi kaj olda Jim
dum blovtubo nigra fumis
ni ridadis kune sen la tim'
ĉiuj poŝoj mone vakis
ni al suno trajne vagis
barbegojn survange sen kompar'
riĉaj vivas nur per mono
ni pli vivon ĝuis en la par'

Foje ni du Minnesote
kuris post la ŝarĝa vagonar'
Jimmy, jam ĝin atingonte
ŝanceliĝis en subita fal'
ni la terenfalon vidis,
trans la dorson plu ruliĝis
pezegaj la radoj de l'vagon'
kial eta bub' mi ploris,
ekvidinte lian palan vangon

Sur la trak' li kuŝe restis
ĝin aminte per la tuta kor'
morna mia viv' ekestis
mi forgesis ridi en la hor'
nun mi kuras lastafoje
proksimiĝas jam survoje
Jimmy kaj lasta lia trajn'
en la nova mondo mia
ni veturos kune por ĉiam

la_maljuna_jim.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)