Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_malluma_vagono

La Malluma Vagono

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Post kiam ni estis enpelitaj, brute ĝi estis fermita -
La pordo peza kaj malhela, sekure ĝi estis reglita.
Kial do tiom da soldatoj sur la kajo en la stacidomo?
Kial tie tiel do kriegis tiu homo?

La vagono subite tremiĝas, sukuante ĝi ekmoviĝas -
Terurkaptita mi demandas min: en kia trajno mi troviĝas?
Kial sidlokoj mankas en ĉi tiu malluma vagono?
Kial ne estas fenestroj, neniu lampo al la plafono?

La plej multaj homoj staras aŭ sin apogas kontraŭ la vand';
Kelkaj aliaj kaŭras aŭ eĉ sidas sur la plank'.
Malfreŝaera la atmosfero, fetoro de ŝvit' kaj urino -
Kie estas la necesejo, kiun urĝe bezonas mi?

Kial ĉiuj silentas pri la vojaĝo, pri la destin'?
Kial mi estas tutsola, kie estas la patrin'?
Mi ne plu longe povas elteni la lancinadojn de konvulsi'.
Kaj kial ne estas ebleco ĉi tie ke senŝarĝiĝu mi?

La daŭra skuado grandigas la premadon en mia vezik'.
Kreskas la maltrankvileco en mi, la timego, la panik'.
Mi ne plu povas rezisti; ekskapas al mi la neretenebla ondo;
Mi kunpinĉas la krurojn, vane, malsekiĝas la femuroj - Ho Honto! …

la_malluma_vagono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)