Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_marsxo_de_la_junularo

La marŝo de la junularo

MuzikoMelodio de: Engelbrektsmarchen
TekstoK. G. Ossiannilsson

Teksto

En arme' de l’ labor' kaj en la vic' de l’ junul’
Sub la ruĝa standard' iru ĉiu laborul'.
En la koro vi sentu liberecon por vi,
Jen la anaro de l’ liber', kaj la junaj estas ni.
Do antaŭen dum kant' kaj per kurad' je la signal',
Liberiga batal' por nova temp', ideal'.
Pro venteg', en printemp' rompiĝas vintra la glaci'
Brilas sun', sonas kant', la katenojn rompas ni.

Iras ni al batal' por ĉies plena justec'
Liberigu do nin je la tuta facilec'.
Staras dom' de l’ perfort' sur fundament' kiel mont',
Unuiĝo, nia fort' forlevos ĝin por la estont'.
For ĝin nun for ĝis rub' kaj super ties ruinar'
Plugos ni sur kampar', novkonstruiĝos domar'.
For do ĝin en honesta finbatal' por nia sort',
Liberec' regos jam, ĉesis kruda la perfort'.

Nia bat' por popol' kaj por fratec' en la land'
Estas por la forig' de la perfortema band'.
La ekbril', nia lum', vidiĝas ver' en klarec',
Ŝirmas ni la niajn vivojn kontraŭ raba barbarec'.
Tiun teron, de ni, kontentaj, rabis profitul',
Plugis ni suferul', kulturadis malriĉul’.
Al batal' por la rajt' ni iru viroj de l’ liber'!
Mondon jam de l’ rabist' prenu ni per rekonker'!

la_marsxo_de_la_junularo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)