Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_mielo_kaj_pikilo

La mielo kaj pikilo

Esperanta tekstoJosef Kohen-Cedek
Tipotraduko
Origina tekstoNaomi Sxemer

Teksto

La mielon kaj pikilon
Kun dolĉec' kaj kun amar',
Gardu Di' filinon, filon,
Per la bona far'!

Gardu nian varman domon
Kun la pura akvo Di';
Ĉiun revenantan homon
En lontan medi'!

Refreno:

Super tio, super ĉio,
Gardu nin el la ĉiel',
gardu, nia bona Dio
La amaron kun miel'.


Volu ne elradikigi
La plantitan kun esper';
Lasu nin al hejm' navigi,
Al la bona nia ter'.

Gardu Dio hejman limon
Kun ĝarden' kaj citadel',
Por eviti triston, timon
De milit-kruel'.

Gardu pokon de posedo,
Bebojn - lumon da mil-Volt',
Fruktojn sur la arb', sur bedo
Kaj de post rikolt'.

Refreno

Susuradas arb' pro ventoj,
Falas el alteco stel';
Kordezirojn de la sentoj
Fiksas nun Ĉiel'.

Volu, Dio, gardi senton
De amato kaj amant';
Kun la ploro, la silenton,
Kun ĉi tiu kant' .'

Refreno

la_mielo_kaj_pikilo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)