Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_migrantoj

La migrantoj

E-tekstoTanef

Teksto

Kiam flirtas niaj flagoj,
Ni veturas tra la mar',
Por tramigri fremdajn landojn,
Nun adiaŭ, amikar’.

Lumas la suno,
Flugas nubaro,
Sonas la kantoj
Super la mar’.

Radianta brila sumo
feliĉigas ĉiam nin,
sed ni ankaŭ ne malĝojas,
se vualas nuboj ĝin.

Blovas ventegoj,
Muĝas ondaro,
Kantas ni kantojn
Gaje en ĥor'.

Ni pasiaj mondvagantoj
migras sub la stela mar’,
niajn kantojn ni kantadas,
kaj vekiĝas dormantar'.

Kiam la nova
tag’ komenciĝas,
for ni jam estos
en fremda land’.

Lumen, al la montaj pintoj
logas kelka, kruta voj’,
nur antaŭen, ne hezitu,
ĉiam migru ni kun ĝoj'.

Super nubaro
celo num brilas,
vasta la rondo,
neĝa montar'.
la_migrantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)