Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nana_danco

La Nana Danco

MuzikoGert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE
Esperanta tekstoSpencer VAN DER MEULEN, Frank VAN HERTROOIJ
Esperanta plenumoSpencer VAN DER MEULEN (Spenĉjo)
Tipoadapto
Originala plenumoKabouter Plop (aktorita de Walter DE DONDER)
Originala tekstoGert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE

Esperantigo de De Kabouterdans. Ĝi estas flandra infankanto el la jaro 2000, kiu estis ege populara en Flandrio (nederlandlingva parto de Belgio) kaj en Nederlando. La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno.

Spenĉjo esperantigis la kanton dum JES 2017/2018 en Pollando, kaj unuafoje prezentis ĝin dum ties Internacia Vespero. Tri aliaj esperantistoj el Nederlando (Frank, Klára, Roĉjo) prezentis la dancon tiam sur la scenejo. Antaŭ la kanto estis mallonga dancinstruo, por ke la spektantoj povu kune danci la nanan dancon.

Unua prezento de La Nana Danco, ĉe JES 2017-2018
en Szczecin (Pollando)

Teksto

Donu la atenton nun
Ĉar jam estas via ŝanc'
Venu al la danca rond'
Ĉar venos nun la nana danc'
Kundancanton trovu vi
Inon, iĉon, gravas ne
Prenu ties manon nun
Kaj paŝu antaŭen

Refreno:

Ek per unu piruet'
Frapu la plankon per pied'
Svingu manojn en aer'
Kaj sidiĝu super ter'
Nun ansera turnbalanc'
Tiel do la nana danc'!

Nanoj, mi gratulas vin!
Ege bone dancas vi
Dancu ĝin denove do
Du fojojn petas mi

Refreno ×2

Kia danc' kaj kia ĝu'
Vi tre lertas, kredu min
Ni faru do la dancon plu
Tri fojojn ĝis la fin'

Refreno ×3

Akordoj

senteksta parto:

G - - - F C G -
G - - - F - D -
G - - - F C G -
G - - - F D G -

strofoj:

G - - - F - D -
G - - - F D G -

(dufoje ĉe la unua strofo)

refreno:

D - - - C - G -
D - - - C - G -
Em - C - D - G -

Danco

La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno. Ĉiu linio de la refreno havas sian propran dancmovon. Jen priskribo de la danco:

  • Ek per unu piruet' - Turni la korpon unufoje. Oni turniĝas per kvar paŝoj, laŭ la pulso de la muziko.
  • Frapu la plankon per pied' - Frapi la plankon per la piedoj kvarfoje, laŭ la pulso de la muziko
  • Svingu manojn en aer' - Svingi la manojn dekstren kaj maldekstren super la kapo, laŭ la pulso de la muziko
  • Kaj sidiĝu super ter' - Klini la genuojn kaj iomete antaŭenklini la dorson kun manoj sur la supraj kruroj aŭ la koksoj, kiel kiam oni sidiĝas. Oni iomete klinas kaj malklinas la genuojn tiel, ke oni kvarfoje “sidiĝas”, laŭ la pulso de la muziko
  • Nun ansera turnbalanc' - Ankoraŭ en “sidanta” pozicio kun klinitaj genuoj, oni turnas sian korpon unufoje, imitante la balancajn paŝojn de anseroj. La paŝoj estas laŭ la pulso de la muziko
  • (Tiel do la nana danc') - Oni denove rekte stariĝas, kaj ĉe “do” oni montras siajn manojn kun la manplatoj supren, kaj manoj iomete flanken, kvazaŭ diri “jen, tiel la danco estas!”

La lasta movo ne estas en la oficiala versio de la danco, sed almenaŭ en Nederlando ĝi estas ofte aldonata kiam oni dancas la nanan dancon.

La originala nederlandlingva versio, kun ekzemplo de la dancmovoj:

la_nana_danco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)