Esperanta teksto | P. Th. Justesen |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Naturens ædle Dyrker |
Originala teksto | C. Hauch |
La nobla sciencisto aspiras gloron ne,
velkontan dum fluo de l’ jararo.
Lin gvidas, lin altiras la lum' de l’ ide',
brilanta sur kosma alt-altaro,
Li tra dezertoj iras senlace kaj sen tim'.
Ŝtormegoj neniel lin retenas,
En spiro de l’ poluso ĉi tia pilgrim'
facile, volonte, ĝoje penas.
Pratempaj fantomegoj en respektinda tomb' —
teruroj de l’ oceanprofundo —
la galaksi-mondaro en stelbrila pomp' —
abisma mister-voĉar-abundo —
ruĝado rozpetala kaj najtingala kant’ —
farado de l’ kolombeta nesto —
flagrad' de l’ efemero, irado de l’ stel':
Efikoj al li de l’ mondmajesto!
Enigmo ĉielstela! Li pensosolvas ĝin.
La tempo! Al li neniu baro.
La fulmon li servigas: obeas ĝi lin.
Vaporo lin portas tra la maro.
Subgrunde alttrezoroj troviĝas, or' kaj gem'
Abismojn en ter' li pens-trairas.
Li ĉion fordonacas, forgesas sin mem.
Ideojn eternajn li sopiras:
Ideoj kiel cignoj flugantaj super mar',
mirigaj en ĉiu part' de l’ mondo,
senmorta, ĉiamjuna, ĉiela pensar',
rezista al homforgesa ondo.