Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_norvega_nacia_himno

La norvega nacia himno

Esperanta tekstoH. Bonnevie
Tipotraduko
Originala titoloJa, vi elsker dette Landet
Originala tekstoBjørnson

Teksto

Jes, ni amas nian landon,
montojn apud fjord'.
Sulkis mar' kaj vent' la strandon:
nia hejm' en nord'!
Amu ĝin, memoru pie
la gepatrojn ni!
/: Ĉarme nin revigas ĉie , ĉie
sagahistori'! :/

Kamparano kaj urbano,
dank' al granda Di'.
Tra mallum' per forta mano
landon savis Li.
Tra de l’ patroj la mortfaloj,
de l’ patrinoj plor'
/: nian rajton post bataloj
donis, donis la Sinjor'. :/

Jes, ni amas nian landon,
montojn apud fjord'.
Sulkis mar' kaj vent' la strandon:
nia hejm' en nord'.
Ĝin al venko el mizero
gvidis, patroj, vi:
/: tuj defendos, se danĝero,
ĝian , ĝan pacon ni! :/

la_norvega_nacia_himno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)