Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_paliso

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La Paliso

Teksto
Muziko
Ll. LLACH
E-tekstoMarĉela FASANI
KantasMarĉela FASANI

Fama kataluna kanto pri libereco. Famiĝis en Esperantujo pere de la sonkasedo de Marĉela: Venos liber' eldonita de Edistudio, en 1979, 1989.

Kvazaŭa himno de la kataluna movado. Avo Siset' estas maljuna kataluno. La paliso estas la frankisma reĝimo.

Teksto


marcxela_venos_liber.jpg

Avo Siset' min admonis
antaŭ pordeg' en maten',
suno ĉiele balonis,
jen ĉaroj pasis kaj jen.

Ĉu vi ne vidas palison?
Ŝnuro nin ligas al ĝi.
Se ni akceptas ĉi mison,
marŝo ne eblos por ni!

Refreno:

Pelu ni kune, falos ĝi,
kaj longe staros ĝi ne pli,
jen ĝi ekfalas, falas, falas,
ege putra estas ĝi.

Pelu ni forte tien ĉi,
kaj forte tien pelu vi,
jen ĝi ekfalas, falas, falas,
kaj liberos fine ni.

Troas jam la tempospaco
dum pelis ni sen efik',
spertas mi senton de laco,
sed firmas ĝia radik'.

Certe en ĝi putro enas,
tamen ĝi ŝajnas gigant',
foje volforto forsvenas,
tiam min helpas la kant'.

Pelu ni kune…

Avo Siset' jam ne vivas,
venis malbona ŝtormvent'
kun ĝi Sizet' nun fordrivas,
restas kun mi nur silent'.

Se mi renkontas junulon,
lasta ĉikan' de l' Siset'
iĝas ĝi ago-stimulo,
pri la liber' iĝas vet':

Pelu ni kune…

Eksteraj ligoj

la_paliso.1446641799.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)