Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_respondo

La respondo

MuzikoF. Mendelssohn-Bartholdy
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Ĉe la paca muelil'
Rivereto plaŭdas
Kaj de floroj mil kaj mil
Oni flustron aŭdas.
Al najbara arane'
Floro plende diris:
“Rozon kisi mi, ho ve,
Longe jam sopiris.

Nokte, dum la venta spir'
Tiel varme blovis,
Mia tiu ĉi sopir'
La plenumon trovis.
Sed ke dorno vundis min
Dum la rava sento,
Mi pro feliĉego ĝin
Lasis sen atento”.

Fluis de la flor', ho ve,
Larmoj sen-konsole,
Sed la eta arane'
Flustris reparole:
“Estas bona pli la mort'
En ravego droni
Ol dum-vive tiu sort'
Ne la amon koni”.

la_respondo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)