Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_trinkomanga_nokt

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

  1. Ŝablono por kantotekstoj. Tio ĉi estas komento. forigu ilin!

La trinkomanĝa nokto

MuzikoJean BERNARD kaj Jean-Marie PRIMA (tradicia bretona melodio)
Esperanta tekstoRogier HUURMAN
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tiponova teksto
Originala titolo Son ar chistr

Tiu ĉi kanto estis originale verkita dum IJF 2016, kies trinkomanĝa nokto estis pli pompa ol kutima, kaj daŭris longe pro tio, ke la prezidanto de TEJO unue vizitis ĉiun tablon sinsekve.

La originala teksto estas perdita, sed simila versio aperis en la muzikalo June kaj kune, antaŭkantita de 'Kaŝa':

Teksto

K: Kion ni trinku en trinkomanĝa nokt’, kion ni trinku, dum tuta
Nokt’?
Ĥ: Kion ni trinku en trinkomanĝa nokt’, kion ni trinku, dum tuta
Nokt’?
K: Sufiĉas jen por ĉiuj ni! Ni trinku kune, botelon post botel’,
Ni trinku kune, dum tuta nokt’.
Ĥ: Sufiĉas jen por ĉiuj ni! Ni trinku kune, botelon post botel’,
Ni trinku kune, dum tuta nokt’.

K: Unue iras la TEJO-prezidant’, unue iras la prezidant’.
Ĥ: Unue iras la TEJO-prezidant’, unue iras la prezidant’.
K: Ŝi trinkas jen por ĉiuj ni! Iras al tablo, kun glaso en la
Man’, al sekva tablo, dum tuta nokt’.
Ĥ: Ŝi trinkas jen por ĉiuj ni! Iras al tablo, kun glaso en la
Man’, al sekva tablo, dum tuta nokt’.

K: Kion ni manĝu, en trinkomanĝa nokt’, dolĉan aŭ salan, dum tuta
Nokt’?
Ĥ: Kion ni manĝu, en trinkomanĝa nokt’, dolĉan aŭ salan, dum tuta
Nokt’?
K: Vomiga fiŝo aŭ fromaĝ’? Pli bone havu ion en stomak’, ĉar vi
Trinkos dum tuta nokt’!
Ĥ: Vomiga fiŝo aŭ fromaĝ’? Pli bone havu ion en stomak’, ĉar vi
Trinkos dum tuta nokt’!

la_trinkomanga_nokt.1661849469.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)