Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_valizo

La valizo

galegujo, kiel cetere multaj regionoj loĝataj de etnaj malplimultoj, estas geografie malcentra kaj ekonomie subevoluinta. nepra sekvo estas la migrado al industri-riĉaj urboj, kie oni uzas la mildigan esprimon “gastlaboristof” por la koncepto “viando por eksporto”.

Teksto

jen rakont' pri junulino
fakto stranga kaj malofta
akuŝinta iun bebon
kune kun vojaĝvalizo

helpu min madono mia
ŝajnas ia diabla faro
nasko kune kun valizo
de normala vira bebo

opiniis nekredebla
kuracistoj tiun naskon
ĝis malkovr' ke temis simple
pri naskiĝ en galegujo

efektive ili scias
ke ricevas de naturo
ĉiu besto nur la aĵojn
bezonatajn por travivo

hom' proponas, di' ordonas
saĝa estas la naturo
kiu naskas la galegojn
kune kun vojaĝvalizo

eĉ doktoro, klera ulo,
diris pro tutcerta scio
“en estont' naskiĝos idoj
kun bilet' aviadila”

tamen certe pleje bonus
se naturo lasus tie
kie ĝi deprenas ilin
kaj biletojn kaj valizojn

kaj se donus ĝi honeston
kaj pli grandan homan amon
al la homoj kiu igas
nin viando por eksporto

la_valizo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)