Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_mi_scius_kie

Se mi scius, kie

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoJ. V. Dolinský
Origina titoloKeby ja vedela
MIDIse_mi_scius_kie.mid

Teksto

Se mi scius, kie
falĉas karo mia.
mi alportus roson
por falĉilo lia.

Falĉu nur rapide
via per falĉilo,
ĝis kurbiĝos forte
la falĉiltenilo.

Se mi scius, kie
drinkas karo mia,
mi alkurus al li
kun roz' peonio.

Kun roz' peonio,
kun tulipa floro,
por ke ĝis maten' li
iĝu grandsinjoro!

se_mi_scius_kie.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)